FRONTO BILDOJ BLOGO LIGILOJ PENSOJ PRI MI KONTAKTU

Mi Ne Estas Samseksulo


Kion mi povas diri? Mi certe ne estas samseksulo. Mi scias min mem suficxe bone. Mi povas profunde spekti mian koron kaj konkludi ke mi ne estas allogata al la sama genro, sendube!

Kiam mi guglas a frazon ke "Mi ne estas samseksulo" neniam mi trovas iun ajn kiu ne estas samseksulo, sed kiam mi guglas ke "Mi estas samseksulo", tiam mi trovas cent da pagxojn, kiuj estas farite pri aux per samseksuloj. Se samseksuloj estas 10% da la popolo, do mi certas ke ekzistas biaso. Aux, kio estas la kialo?

Kiam mi estis junulo, tiam mi estis tre akceptema kaj volas fari pacon kun cxiuj. Mia filozofio estis ke "Nur Vivu Kaj Lasu Vivi". Mi havis kelkajn samseksemajn geamikojn kaj neniam pensus ke mi estus netolerema. Ecx nun kiam mi estas malagrabla grizulo, tiam mi konsideras ke malestimado kaj netoleremeco povas kauxzi pli da problemoj. La mondo estas ja sufixce plene de malamo kaj malestimo kaj adoni pli al gxi probeble ne efikus multan bonan. La kialo por skribi cxi tiun verketon estas pli malpli aldoni la ideon ke kio estas alsxutita ofte revenas kiel pilko renverse. Kion vi aldonas al la mondo povas reveni al vi, ecx eble ne baldaux sed iam.

Kiam mi estis junulo, tiam mi laboris en metiejo, en kiu oni fasonis ornamajxojn por kristnasko. Sxajnas al mi ke duono da la laboristoj estas kristanoj, kaj la alia duono estas samseksuloj. Mi ecx povas memori unu lesbon, kiu estas amabaux samseksulo, ambaux kristano.

Honeste, homoj estas tre malsimplaj estantoj, kaj simplaj mapoj por priskribi la homaron ne tauxgas al sagxeco. Sagxeco ne estas cxe ajn kiel spirebla aero. Do mi bezonas sxirmi kaj kultivi kaj rikolti mian. La juna virino kiu estis mia amiko diris al mi ke sxi preferas virinojn sed eble povas sxati tre mildan viron. Sxi estis ambauxseksulo kiu emas al virinoj. Alia lesbo kiu estis mia amiko tiam, sxi diris al mi ke sxi neniam ajn farus kun viro. Do, eble plej bona trakti cxiun personon kiel individulo.

Se trakti cxiujn kiel individuloj, kiel nur lasi la sercxmasxino montri cxiujn opiniojn?

Pri mi? Mi estas 80% neniamseksulo, kaj 20% aliseksulo. Mi certa povas diri ke, "ne". Mi ofte nur ignoras gxin, kiam gxi presentas sin al mi. Mi nur ne havis multe da deziron por gxi.

Mi suposas ke 95% da cxiuj samseksuloj povas toleri aliseksulojn, kaj 95% da cxiuj aliseksulo povas toleri samseksulojn. Mi povas toleri samseksulojn se ili ne estas tro kontraux mi pro miaj neintersaj emecoj.

En mia vivo, mi kelkfoje spertis kelkajn samseksulojn, kiuj estas tiel politikaj ke ili diris al mi ke cxiuj estas samseksuloj, kaj aliseksismo ne ekzistas. Tiu sperto montris al mi ke oni povas esti tre politika en multaj manieroj. Kiel gxi efikas min? Gxi gxenis min tre multe. Mi tre malsxatas ke oni malvalidigis min.

Cxu mi povas konkludi ke Guglo enhavas multajn programistojn, kiuj estas tre politikemaj? Cxu mi havas suficxe da informo pri Guglo? Mi neniam laboris tie persone, do kiel mi povas konkrete konludi?

Cxu mi geedzigxus? Eble se mi trovus personon kiu povas tauxgi al mi tre bone? Estus pli facile se nia socio estus iomete pli milda kaj afabla kaj malagresema. Sxajnas al mi ke la mondo enhavas multe da malamo kaj malestimo. Kial oni emas militi kontraux la alia en personaj rilatoj?

Mi bezonas memori ke mi spertis kaj konis multajn homojn en mia vivo, kaj iom da homoj estas malestimemaj kaj aliaj estas estimemaj. Iom estas pli toleremaj ol aliaj, kaj cxiuj specoj da homoj enhavas kelkajn en gxi kiuj malamas malsimilemulojn. Tiel estas la mondo.

Sxajnas al mi ke tro multa da malamo kaj tro multa da kolero povas elcxerpi mian energion el mi kaj igi min esti laca kaj enua. Estas pli bona ke mi ne pensas pri la homoj kiuj insultis min tro multe.

Cxu ne pli sagxa?


Sciuro 2018-12-24


FRONTO BILDOJ BLOGO LIGILOJ PENSOJ PRI MI KONTAKTU