FRONTO BILDOJ BLOGO LIGILOJ PENSOJ PRI MI KONTAKTU

BLOGO


2018 11 04

Ne Cedu

Se la sufer' multvizagxe grimacas,
la malespero vin kapti minacas,
restu en stato atenda, ne cedu,
certe trovigxos eliro, nur kredu!
Eble penseto savanta subite,
kvazaux hazarde kaj neatendite,
en la anim' turmentita ekgxermos,
la malesperon radike ekstermos.
Kredu: nenio ja dauxas eterne,
Sangas kaj floras la koro alterne.

- Hilda Dresden



2018 08 18

Sferoj 6

Mi legis kelkajn aliajn librojn. Unu el ili estis Sferoj 6. Laux mia opinio, mi ne povas diri ke gxi estas bonege, aux malbonege libro. Mi ne hontas ke mi legis gxin, sed gxi ne estis bona pano al mi, ankaux. Gxi estis bona ekzerco de mia legkapablo.

Konsidere, sciencfikcio plejeble estas pli valora kiel arto en la kadro de kion gxi montras pri ni homoj mem, cxi tie, pli ol kion gxi montrus pri kio estas ekster ni. Plu gxi rakontas pri kion ni scias kaj konas, ne pri kion ni ne scias kaj ne konas ekster nia mondo. Gxi estas spegulo de ni mem.

Estas suficxe bone ke mi legis gxin sed mi ne povas legi gxin dufoje.

Plu mi konstatas ke la plej bona libro en Esperanto ke mi iam ajn legis estas Vera Aux Fantazie de Piron. Mi legis gxin trifoje.



2018 07 05


Beleco Estas En La Okuloj De La Vidanto


2018 05 27

Alian Libron

Mi finis alian libron. Gxi estas "La Centa Simio". La temo estas nuklea energio kaj nuklea milito. Mi povas recenzi gxin. Eble mi verkos longan recenzon por mallonga libro. Gxi estis mia tria libro en Esperanto.






Cxu Atoma Energio Estas Bona Ideo Aux Cxu Gxi Estas Freneza Fusxado?


2018 05 26


Maljunigxas

Cxiu Tago Estas Unu Pasxo Plu Al La Tombo
Cxiu Tago Mi Estas Unu Tago Pli Maljuna
La Haro Grizigxas Iomete Pli Kaj Pli, Unu Haro Post La Alia
La Ostoj Malfortigxos, Oni Diras
Sano Estas La Plej Valora Trezoro, Oni Konstatas
Kiom Pli Longe Mi Estos Sana?
Kiu Scias?
Mi Nur Esperas Ke, La Plej Maljuna, La Plej Sagxa
Cxu Vera Aux Ne?


2018 03 31

Mi foje legis la libron ke, Vera Aux Fantazia ne unufoje sed trifoje. Gxi estis tre intresa kaj bonstila. Tion mi bezonas, kaj se la esperantistoj ja volas ke sia lingvo disvastigi denove, oni verku multajn librojn kiel Vera Aux Fantazia, simplan, legendan, instruan, interesan. Oni verku bonan literaturon per Esperanto por la komencantoj kaj progresintoj. Sed se Esperanto estas malvigla kaj malanima, do gxi emas resti tiel


2018 03 18


Cxu Krokodilu Aux Ne ?

Mi ne fumis, ne ekzercis mian korpon, mi ne mangxis vitaminojn.


2018 02 03

Mi legis la tutan libreton ke Gerda Malaperis dum unu nokto.
La libereto estis bone sed ne estis bonege. Mi sxatas ke mi legis gxin. Sed nun mi bezonas kelkajn centojn da aliaj libretoj kiel gxi por plibonigi mian lingvon. Sxajnas al mi ke oni povas savi la mondon per iu stranga idearo aux alia nur kun multe da laboro. La Kritstanoj ne estis pigra disdoni sian strangan idearon al la mondo. Nun, duono da la mondo plu kredas je Jesuo. Cxu Ne?

Mi neniam fumis.
Cxiujn aliajn mempromesojn mi fusxis


2018 01 14

Mi neniam fumis el la komenco de la jaro gxis nun.
Mi ekzeris dum nur unu tago en la sejmajno.
Mi forgesis mian vitaminojn.
Mi strebu fari pli bone!


2018 01 11

Mian unuan verkitajxon
Cxu Mi Verku Artikolojn?


2018 01 07

Post unu semajno...
Mi neniam fumis nek cigaron nek cigaredon
Mi ekzercis dum 6 tagoj el 7
Mi mangxis pli ol vitaminojn kaj mineralojn dum 5 tagoj el 7
Cxu suficxe bone ?


2018 01 01

Mi cxesu fumi cigarojn
Mi ekzercu cxiutage
Mi havu pli ol vitaminojn
Mi havu pli ol mineralojn


2017 12 30

Mi ne estas felulo


2017 12 29

Al la kvin personoj, kiuj iam legos cxi tiun retpagxaron...

Saluton!

Mi scias ke personaj blogoj ne estas oftaj legatoj nun kiel en la estinto. Ili estas kiel rojoj. Oni emas resti en la riveroj kaj riveregoj, kiel Myspace kaj Facebook. Ecx pli kontraux mi estas ke mi ne uzas blogsoftvaron kiel Wordpress. Mia retpagxaro aspektas plej senornama. Do, la rezulto estas plejeble ke oni emas foriri el cxi tiu loko rapide. Kaj ecx pli kontraux mi estas ke mi uzas maloftan lingvon, ja Esperanton. Mi supozas ke nur kvin personoj restos sur cxi tiu retpagxaro dum pli ol kvin minutoj po unu jaro.

Do, kial ecx krei gxin? Hmmm...

Mia ekrannonomo estas sciuro.

Kial sciuro ?

Ah! Kiam mi estis infano, mi restis en la pregxejo. Mia pastro diris al la sxafaro ke nur du specoj de personoj povas ekzisti sur la planedo tero. La Unua estas sxafoj, kaj la dua estas kaproj. Mi sentis min gxenita. Kial mi ne povas elekti kiun beston mi estu? Sxajnas al mi nun kiel plenkreskulo ke gxi relatas al civilizo kaj cxu oni sekvas la religion kaj strebas esti bona, aux ne sekvas la religion kaj ne strebas esti bona. Sed sxajnas al mi ke se oni estas bona aux ne, ne relatas al se oni sekvas unu religion aux alian, aux nenion, aux ecx se oni estas civilizulo aux barbaro. Fakte, mi preferus esti barbaro aux sovagxulo se mi povus.

Mi sxatas mangxi nuksojn. Cxu la prezo de nuksoj plialtigxas en via lando? Mi sxatas arbojn. Mi preferus devi balai la foliojn anstataux ne havi arbojn cxirkaux mi. Mi remarkis ke iom da personoj malamas arbojn kaj preferus haki ilin. Mi sxatus esti sovagxa besto anstataux civiliza bruto. Sciuroj estas en la urbo sed ne estas katoj aux hundoj, ili provizas por si mem. Mi sxatas esti sendependa, se mi povas.


2017 12 28

Mi finfine decidis mian ekrannomon

>> sciuro <<






FRONTO BILDOJ BLOGO LIGILOJ PENSOJ PRI MI KONTAKTU