FRONTO BILDOJ BLOGO PENSOJ LEGAJXOJ PRI MI KONTAKTU

BLOGO 2017


2017 12 30

Mi ne estas felulo


2017 12 29

Al la kvin personoj, kiuj iam legos cxi tiun retpagxaron...

Saluton!

Mi scias ke personaj blogoj ne estas oftaj legatoj nun kiel en la estinto. Ili estas kiel rojoj. Oni emas resti en la riveroj kaj riveregoj, kiel Myspace kaj Facebook. Ecx pli kontraux mi estas ke mi ne uzas blogsoftvaron kiel Wordpress. Mia retpagxaro aspektas plej senornama. Do, la rezulto estas plejeble ke oni emas foriri el cxi tiu loko rapide. Kaj ecx pli kontraux mi estas ke mi uzas maloftan lingvon, ja Esperanton. Mi supozas ke nur kvin personoj restos sur cxi tiu retpagxaro dum pli ol kvin minutoj po unu jaro.

Do, kial ecx krei gxin? Hmmm...

Mia ekrannonomo estas sciuro.

Kial sciuro ?

Ah! Kiam mi estis infano, mi restis en la pregxejo. Mia pastro diris al la sxafaro ke nur du specoj de personoj povas ekzisti sur la planedo tero. La Unua estas sxafoj, kaj la dua estas kaproj. Mi sentis min gxenita. Kial mi ne povas elekti kiun beston mi estu? Sxajnas al mi nun kiel plenkreskulo ke gxi relatas al civilizo kaj cxu oni sekvas la religion kaj strebas esti bona, aux ne sekvas la religion kaj ne strebas esti bona. Sed sxajnas al mi ke se oni estas bona aux ne, ne relatas al se oni sekvas unu religion aux alian, aux nenion, aux ecx se oni estas civilizulo aux barbaro. Fakte, mi preferus esti barbaro aux sovagxulo se mi povus.

Mi sxatas mangxi nuksojn. Cxu la prezo de nuksoj plialtigxas en via lando? Mi sxatas arbojn. Mi preferus devi balai la foliojn anstataux ne havi arbojn cxirkaux mi. Mi remarkis ke iom da personoj malamas arbojn kaj preferus haki ilin. Mi sxatus esti sovagxa besto anstataux civiliza bruto. Sciuroj estas en la urbo sed ne estas katoj aux hundoj, ili provizas por si mem. Mi sxatas esti sendependa, se mi povas.


2017 12 28

Mi finfine decidis mian ekrannomon

>> sciuro <<






BLOGO 2017

FRONTO BILDOJ BLOGO PENSOJ LEGAJXOJ PRI MI KONTAKTU